Gazetoj
"Arĝenta Filiko"
La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio eldonas proksimume dufoje jare specialan informilon por membroj. Ĝi precipe informas pri Nov-Zelandaj kongresoj kaj aliaj aferoj en Nov-Zelando. La numeroj ekde 1999 estas legeblaj ĉi tie. Vidu la apudan liston.
Kris Krageloh redaktas la informilon. Se vi volas kontribui artikolon, bonvolu kontakti la Asocion (vidu la adresojn).
Ĝis numero 23 niaj dosieroj havas la formaton HTML. Ek de numero 24 ili havas formaton PDF. Por vidigi tiujn oni bezonas taŭgan pdf-legilon. Plejverŝajne plejaj uzantoj jam havas tian programon.
"Esperanto sub la Suda Kruco"
La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio kunlaboras kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la du asocioj publikigas revuon "Esperanto sub la Suda Kruco". Por kontribui artikolon kontaktu la redakiston per esk@esperanto.org.au
Verkoj de Nov-Zelandaj Esperantistoj
Kelkaj novzelandaj esperantistoj publikigis librojn aŭ artikolojn en Esperanto. Listo de la plej notindaj jenas.
"Esperanto" - la revuo
La Universala Esperanto-Asocio publikigas parton de sia surpapera revuo "Esperanto" en sia retejo.
"Monato" - internacia magazino sendependa
Gazeto pri ĝeneralaj aferoj, haveblas kaj papere kaj rete.
