Kiel instali Esperantlingvan komputilon

Oni povas legi esperantajn tekstojn kaj verki en Esperanto per komputilo kies fasado estas en ajna alia lingvo.  Ekzistas programaroj kiuj povas havi esperantlingvan fasadon eĉ kiam la mastruma sistemo mem estas en alia lingvo (ekzemple LibreOffice kaj Firefox).  Tamen, eble ekzistas Esperantistoj kiuj volas havi la tutan sistemon en Esperanto.  Eble komputilo en ilia lingvo ne ekzistas aŭ ili estas fervoraj esperantistoj kiuj volas havi esperantan fasadon.  Proprietaj sistemoj (Microsoft kaj Apple) ne disponigas sistemon en Esperanto, sed ne turmentiĝu ĉar vi povas superi tiun mankon.  Eĉ tie estas facile provi esperantan sistemon.  Ubuntu, LinuxMint, Debian, Bodhi, kaj kelkaj aliaj Linuksoj (sed ne ĉiuj) provizas sistemojn kun esperanta fasado.  Oni bezonas uzi taŭgan fenestran sistemon (KDE, Cinnamon, Gnome aŭ Enlightenment), kaj tia fenestra sistemo venas kun la menciitaj Linuksoj.

Instalo

Oni povas:

  • ruli per DVD aŭ per USB-poŝmemorilo t.n. vivan instalaĵon, do ĝi ne ŝanĝas ion en via malmola disko
  • instali ĝin kiel virtualan maŝinon en VirtualBox, aŭ VMWare aŭ alia virtualiga programaro.  Eblas instali Linukson kiel virtualan maŝinon eĉ en mikrosofta aŭ makintoŝa sistemo.
  • instali Linukson kiel la ĉefan mastruman sistemon de la komputilo en ĝia propra subdisko aŭ la tuta disko
  • instali ĝin kiel neĉefan sistemon en aparta subdisko

Antaŭ ol komenci

Por ilustri la ĝeneralan metodon, ni instalu Linukson LinuxMint.
Elŝutu la instalan dosieron, (aŭ kun Cinnamon aŭ kun KDE) senpage el la retejo http://www.linuxmint.com/download.php.
Elektu 64-bitan se vi havas 64-bitan komputilon; alikaze elektu 32-bitan.
Faru iso-DVD aŭ USB-poŝmemorilon (la metodo dependas de via baza sistemo – serĉu en la Interreto por eltrovi kiel).
Estas konsilinde fari restaŭrkopion de gravaj dosieroj en via sistemo, antaŭ ol vi instalas ion.

Viva DVD aŭ USB-poŝmemorilo

Ĉi tiu estas facila metodo kaj, ĉar ne necesas ŝanĝi ion en la malmola disko, oni ne riskas ion por vidi kiel funkcias esperanta sistemo.

Noto: Viva instalaĵo estas kompleta praŝarĝebla komputila instalaĵo, inkluzive mastruman sistemon, kiu ruliĝas en la memoro de komputilo, anstataŭ ŝarĝiĝi el malmola disko. La KD (aŭ DVD) estas nurlega.  Ĝi ebligas ruli mastruman sistemon por ajna celo sen instali ĝin aŭ ŝanĝi ion en la agordaro de la komputilo.  Vivaj KD-oj povas ruliĝi en komputilo sen duaranga konservejo, ekzemple malmola disko, aŭ kun koruptita malmola disko aŭ dosiersistemo.  En tiu lasta kazo eblas provi ripari la sistemon.  Viva ISO estas ISO-bildo de viva KD, uzebla en virtuala maŝino, muntita kvazaŭ ĝi estus KD/DVD kaj uzata kiel la praŝarĝa disko de la virtuala maŝino.  USB-poŝmemorilo estas uzebla simile, sed ĝi ne estas nurlega.

Enmetu la DVD en la DVD-ingon, aŭ konektu la USB-ilon.
Restartigu vian komputilon.
Sekvu la instrukciojn.
Agordu la instalan lingvon al Esperanto.
Vi devos ankaŭ agordi vian horzonon, nomi uzanton, ktp survoje.

Fine vi alvenos al viva Linukso, kie la sistemo legas programojn ktp el la DVD aŭ poŝmemorilo dum ĝi interagas kun la uzanto.  Tamen, kiam vi fermos la sistemon, restos nenio, do se vi volos uzi ĝin denove, vi devos reinstali ĝin.  Se vi volos, post iom da testado, vi povos poste klaki al la bildsimbolo por instali Linukson en vian malmolan diskon.

Esperanta komputilo kiel virtuala maŝino

Ĉi tio eblas eĉ en proprietaj sistemoj se oni uzas virtualan programaron (ekzemple VirtualBox aŭ VMWare).  Unue instalu tian programaron.  Ekzemple, iru al https://www.virtualbox.org/ kaj elŝutu, senpage, la version por via komputila sistemo, kaj instalu ĝin.

Enmetu la DVD en la DVD-ilon, aŭ konektu la USB-ilon, kiu enhavas la instaleblan dosieron por la Linukso kiun vi elektis pli frue.
Startigu vian virtualigan programaron.
Elektu je “New” (Nova).
Por “Name” enigu LinuksMento (aŭ io alia), por “Type” elektu je “Linux” kaj por “Version” enigu je “Ubuntu”.
Sekvu la instrukciojn (vidu la helpon de VirtualBox). En kazo ke vi ne scias kiun eblon elekti, elektu la aprioran eblon.
Agordu la instalan lingvon al Esperanto.
Vi devos agordi vian horzonon, ktp survoje.
Fine vi devus atingi funkciantan virtualan maŝinon.

Esperanta komputilo en via malmola disko

Notu bone: ĉi tiu metodo anstataŭigas tion, kiu troviĝis en la subdisko en kiu vi instalas Linukson. La antaŭa enhavo malaperas porĉiame.

Se vi volas instali Linukson en vian sistemon por daŭra uzado.
Enmetu la DVD en la DVD-ilon, aŭ konektu la USB-ilon.
Restartigu vian komputilon.
Sekvu la instrukciojn.
Agordu la instalan lingvon al Esperanto.
Vi devos agordi vian horzonon, ktp.

Post nur unu restartigo vi devus atingi kompletan funkciantan sistemon.

Post instalado

Vi trovos ke via instalaĵo enhavas la plej gravajn aplikaĵojn: Firefox, LibreOffice, Thunderbird, kaj miloj da aliaj.  Provu ilin.

Surogataj alfabetoj estas evitindaj. Por tajpi en Esperanto oni bezonas klavararanĝon kun klavkombinaĵoj por la ĉapelitaj literoj. Por eltrovi kiel fari tion, iru al nia paĝo: Kiel tajpi en Esperanto. Agordinte taŭgan sistemon, vi povos utiligi Esperanton en multaj aplikaĵoj sen plua faro.

Verkante en Esperanto vi eble bezonos vortaron por kontroli literumadon. Por LibreOffice tio estas dokumentita ĉe https://wiki.documentfoundation.org/EO/kromprogramoj.  La kromprogramo Esperanto-literumilo de E@I ankaŭ funkcias ĉe LibreOffice.

Konkludo

Instalinte Linukson, vi havos tre kapablan altnivelan komputilan sistemon kun miloj da aplikaĵoj je via dispono.  Se vi bezonos eĉ pli, vi povos instali ilin per la pakaĵa mastrumilo aŭ per Synaptic.

Multaj programaroj estas asimilitaj por Esperanto sed ne ĉiuj.  Vi eble trovos iujn aplikaĵojn kiuj ankoraŭ ne havas esperantan fasadon.  Vi povas helpi pri la asimilado.  Ludu per via instalaĵo.  Laboru per ĝi.  Ĝuu ĝin.